Egiptio : porĉiama malliberejo por 230 aktivuloj de la revolucio!

Etikedoj

, , , , , ,

Egiptio : porĉiama malliberejo por 230 aktivuloj de la revolucio

Egiptio : porĉiama malliberejo por 230 aktivuloj de la revolucio

El la blogo : Neniam milito inter ni : http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/02/egiptio-porciama-malliberejo-por-230-aktivuloj-de-la-revolucio.html

05/02/2015

Foto : Ahmed Duma, unu el la emblemaj figuroj de la egipta revolucia junularo, estis porĉiame kondamnita la 4an de februaro en Kairo – AFP / Mohamed EL-RAAY

Ahmed Duma, unu el la plej emblemaj figuroj de la egipta revolucia junularo, kaj 229 aliaj aktivuloj estis kondamnitaj al porĉiama malliberejo fare de tribunalo en Kairo.

Porĉiama malliberejo por Duma kaj 229 aliaj akuzitoj », titolas la kaira ĵurnalo centra-maldekstra Al-Shorouk. Ahmed Duma, 26-jaraĝa, estas emblema figuro de la egipta revolucia junularo. Same, multaj el ties kun-akuzitoj venas de la maldekstra movado Junularo de la 6a de aprilo, avangardo de la kontestado sub la antaŭa reĝimo Mubarak, poste kontraŭ la posteulo de tiu ĉi, Mohamed Morsi, membro de Islama frataro.

Aliparte, 39 neplenaĝuloj estis kondamnitaj al dek jaroj de malliberejo. Ĉiuj estis akuzitaj pri « kontraŭleĝa kolektiĝo » kaj « publika tumulto » ĉar ili partoprenis al la manifestacio kiu okazis dum pluraj tagoj en decembro 2011 antaŭ la sidejo de la Ministrara Konsilio, apud la placo Tharir en Kairo.

La ĵurnalo raportas ke post la verdikto « la unua reago de Duma estis premi la manon de la juĝisto, ridetante al li ». Al kio la juĝisto respondis : « Ni ne estas sur la placo Tharir. Iom da deteniĝo, alie mi aldonas sep jarojn da malliberejo pro ofendo al justico. »

Fine de 2014, la egipta justico organizis amasan proceson kontraŭ la Islama frataro, kun centoj da mortokondamno.

Egiptujo

Egiptujo

En Grekujo, nova maldekstro postulas novan Eŭropon

Etikedoj

, ,

En Grekujo, nova maldekstro postulas novan Eŭropon 
Serge HALIMI en LE MONDE DIPLOMATIQUE:

Aŭgusto 1914 : la sankta unio. En Francujo same kiel en Germanujo la laborista movado ŝanceliĝas ; la gvidantoj de la politika kaj sindikata maldekstro aliĝas al la « nacia defendo » ; la progresemaj bataloj estas metitaj en la duan vicon. Malfacilas fari alie, dum ekde la unuaj tagoj de la sangaj bataloj la mortintoj nombriĝas dekmilope. Kiu aŭskultintus paroladon pri paco en la bruo de armiloj kaj de naciismaj ekzaltoj ? En junio, en julio, eble ankoraŭ eblis efike kontraŭagi.

Jarcenton poste, la « kolizio de la kulturoj » estas ankoraŭ nur unu hipotezo inter aliaj. La batalo, kiu povus okazi en Eŭropo, en Grekujo kaj poste en Hispanujo, eble povos malebligi ĝin  ……… >>>>>>>>>>>>>>>>>>

http://eo.mondediplo.com/article2182.html

http://eo.mondediplo.com/
http://eo.mondediplo.com/

Malvirtoj kaj drogoj (komikega!)

Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Morfinema prezentas: la plej belajn kanab’ fumantinojn!

Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

El ĉi tiu retpaĝaro (france) : http://www.purkif.com/les-pures-miss-de-la-semaine-8/

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

ARTEFARITAJ PARADIZOJ / MORFINEMA

revenu baldaŭ por pli bildoj!   🙂

fonto  : http://www.purkif.com/les-pures-miss-de-la-semaine-8/  (france)

 

 

El la libera folio: Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone!

Etikedoj

, ,

Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone (el la libera folio)
http://www.liberafolio.org/2015/aperis-senpaga-esperanto-klavaro-por-iphone

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-24 21:30

Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis la lingvolernadon.

Slava Ŝkljajev rakontas al Libera Folio, ke li volis fari propran klavaron por iPhone jam en septembro 2014, kiam Apple anoncis la novan operacian sistemon, kiu permesas instaladon de novaj klavaroj.

Tiam li tamen ne trovis facilan manieron imiti la funkciadon de la enkonstruita klavaro, kaj portempe rezignis pri la projekto. Kiam li revenis al la ideo dum la jarŝanĝa libertempo, montriĝis ke la situacio ŝanĝiĝis.

– Mi trovis Tasty Imitation Keyboard, kiu bone povas imiti klavaron de iPhone. Realigi esperantan klavararanĝon post tio estis facile. Mi esploris aliajn klavarojn konstruitajn per Tasty Imitation Keyboard por vidi kiel ili aspektas en App Store. Mi trovis Punjabi Keyboard de Kulpreet Chilana kaj Esperanto-Klavaro de Chuck Smith. Mi tre malŝatis ke la dua kostas 5 dolarojn kaj krome havas grandan senutilan logotipon.

Do, Slava Ŝkljajev decidis fari propran, senkostan Esperanto-klavaron.

– Prepari la pakaĵon por submeti ĝin al App Store postulis iom da tempo. Entute mi pasigis du tagojn laborante sur la klavaro. Mi submetis mian klavaron la 11-an de januaro kaj ĝi estis aprobita la 19-an.

La klavar-aranĝo estas identa kun tiu de Chuck Smith, kiu siavice identas kun la Esperanto-klavaro de Android. En la senpaga klavaro de Slava Ŝkljajev tamen mankas kelkaj utilaj agordoj, kiuj troviĝas  en la klavaro de Chuck Smith.

– Mia klavaro kaj tiu de Chuck Smith estas tre similaj, ĉar ambaŭ estas bazitaj sur Tasty Imitation Keyboard. Mia klavaro ne havas linion kun logotipo. Momente ĝi ankaŭ ne havas klavon por agordoj, ĉar mi volas realigi la agordojn en alia, pli bona maniero.

Per neniu el la du nun haveblaj Esperanto-klavaroj eblas tajpi la literojn y kaj w, kiuj mankas en la alfabeto de Esperanto. Por tajpi ilin necesas ŝanĝi al nacilingva klavaro.
Rilata enhavo

Novaĵoj el la batalfronto de la milito kontraŭ drogoj…

Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Ĉu baldaŭ la fino de la milito kontraŭ drogoj ? (1a februaro 2014) el “Le Monde Diplomatique”.
http://eo.mondediplo.com/article.php3?id_article=2031

Longtempe, Vaŝingtono trudis sian solvon por la plago de la drogoj : milito, kondukata prefere sur aliaj teritorioj ol sia. De kelkaj jaroj, tamen, la interkonsento fendiĝas.

Kanabkulturo en kelo

Kanabkulturo en kelo

« La milito kontraŭ drogoj estas fiasko [1]. » La raporto publikigita la 30-an de septembro 2013 sur la retejo de la British Medical Journal lasas neniun dubon : la prohibiciaj politikoj – ligitaj al la nomo de la usona prezidanto Richard Nixon, kiu, la 17-an de julio 1971, levis la drogojn al la rango de« publika malamiko n-ro unu », ne plenumis siajn promesojn. Inter 1990 kaj 2010, la meza prezo de opiaĵoj (heroino kaj opio) kaj de kokaino eĉ falis respektive de 74 % kaj 51 %, se oni prenas en konsideron la inflacion kaj plibonigon de la pureco de la produktoj. Ĉu venis tempo konsideri alian metodon por lukti kontraŭ tiu plago, simile al kelkaj usonaj ŝtatoj kaj ankaŭ Urugvajo [2] ?

Respondi pozitive ne signifas malgravigi la fenomenon. Kun preskaŭ ducent milionoj da klientoj, la drog-merkato eligas vendosumon taksitan je 300 miliardoj da dolaroj jare, tio estas preskaŭ la malneta enlanda produkto (MEP) de Danlando. Sed la porĉiameco de la problemo ne masku ties profundan evoluon.

Nun kiel hieraŭ, tri andaj landoj, Bolivio, Kolombio kaj Peruo, provizas kvazaŭ la tutmondan oferton de kokaino. Afganujo daŭre produktas pli ol 80 % de la opiaĵoj vendataj en la mondo. Sed kreskanta parto de tiuj produktoj destinitaj por Eŭropo transiras nun tra la afrika kontinento, kun gravaj malstabiligaj efikoj al la lokaj ekonomioj kaj institucioj.

Same kiel en aliaj sektoroj, la tutmonda mendado estas ŝveligata de tiu de la sojlolandoj. Dum la usona konsumado regule falas de 2006, tiu de la brazilanoj kreskas kaj levis ilian landon je la rango de dua merkato en la mondo por kokaino. En aliaj kontinentoj, aliaj produktoj sed samaj evoluoj : la kresko de la heroin-mendado en Ĉinujo kaj en sud-orienta Azio kompensas ĝian malkreskon en Okcidenta Eŭropo. Kvankam la ĉefaj merkatoj ankoraŭ estas en la Nordo (inkluzive Rusujon), oni konstatas iom-post-ioman moviĝon de la gravitocentro, kio, en ne tre fora estonto, povus rezultigi, ke la sud-sudaj interŝanĝoj fariĝos la plejmulto.

Malmultaj ekonomiaj agantoj pli rigore aplikis la instruojn de la Monda Banko invitanta uzi la vastajn oportunecojn de la ekonomia tutmondiĝo, ol la internaciaj fikomercistoj. Profitante el la rapida kresko de la mara kaj aera transkontinenta transporto, kaj ankaŭ el la hegemonio de la « liberigu la merkaton », kiu limigas la doganajn kontrolojn, ili ankaŭ kapablas, laŭ la Internacia Organo por la Kontrolo de drogoj (IOKD, en la franca OICS), « pagi la servojn de altnivelaj informadikistoj por eskapi el la polico, kunordigi la sendojn kaj blankigi la monon [3] ». La malregulado kaj la apero de financaj « ŝoseoj », pli malpli laŭleĝaj, transitante tra impostparadizoj, krome ofertis al ili multegajn eblecojn por recikligo de iliaj profitoj.

La mafiecaj retoj profitis el la amasa malriĉiĝo de la malgajnintoj de la tutmondiĝo. Kamparanoj aŭ urbanoj, tiuj ĉi konsistigas neelĉerpeblan « rezerv-armeon » por la produktado kaj la transporto de la drogoj. Sed la politika ekonomio de tiu merkato karikature imitas la maljustecon de la internaciaj valorĉenoj, ĉu temas pri agro-negoco aŭ teks-industrio : en 2008, nur 1,5 % el la profitoj pro kokain-vendo en Usono revenis al la etaj produktistoj de kokao, dum la retoj, kiuj organizas la distribuon interne de la usona teritorio kaptis 70 % [4], antaŭ ol verŝi ilin en la luksaĵ-industrio aŭ en la diversaj sektoroj ebligantaj « blankigon » de la malpura mono (senmoveblaĵoj, kazinoj, turismo).

Internacia kunlaborado pri lukto kontraŭ drogoj komenciĝas en 1909. Usono, kiu ĵus « aĉetis »Filipinojn al la hispanoj, kunvokas kelkajn ŝtatojn en la urbo Ŝanhajo por ilin konvinki elradikigi la plagon opio en la Fora Oriento. Ĉu pro morala devo ? La operacio estas ĉefe maniero rompi la britan monopolon pri la opio-komerco, samtempe akirante al si favoron de la ĉinaj aŭtoritatuloj. Jam tiam montriĝas la ĉefaj karakterizoj de la internacia reĝimo, kiuj venkos en la dua duono de la 20-a jarcento : orientiĝo al absoluta malpermeso (prohibicio), emfazo al la forigo de la oferto, ĉefa influo de Usono…

Strategia prioritato por Vaŝingtono

Tri UN-strukturoj, kiuj ĉiuj havas sian sidejon en Vieno, konsistigas la institucian arkitekturon garantiantan la funkciadon de la sistemo. Konsistanta el kvindek tri landoj elektitaj por kvarjaraj mandatoj, la Komisiono pri drogoj estas la decidrajta instanco, en kiu estis formulitaj la tri ĉefaj kontraŭdrogaj konvencioj [5]. Prezentante sin mem kiel « kvazaŭ tribunala organo », la IOKD zorge inspektas la naciajn politikojn de la pli ol cent okdek ŝtatoj, kiuj ratifis la tekstojn. Tiujn du organismojn asistas loĝistike kaj administre la UN-ofico kontraŭ drogo kaj krimo (UNODK). Ĉi-lasta cetere provizas teknikan asiston al la ŝtatoj por la lukto kontraŭ la fikomerco, interalie tra la programo pri kontrolado de konteneroj ekzistanta en dekduo da landoj.

La traktadon de la drogo-demando karakterizas Nord-Suda malekvilibro. Tiu merkato, male de tio, kion oni observas en tiu pri armiloj – valorigo de la produktado (kiu kreas dungojn en la Nordo) kaj kondamno de la aĉeto fare de la suda landoj -, karakteriziĝas ĝenerale per respondecigo de la produktantaj landoj (aŭ konsumantoj de « malriĉaj » produktoj, tiaj kiaj opio, kanabo aŭ kokao). La ŝarĝo de la kontrolo plej ofte pezas sur ili.

La reĝimo tamen ĝuas tian nivelon de politika aliĝo, kian malmultaj aliaj internaciaj sistemoj povas pretendi. La diplomatia aktivismo de Usono de pli ol unu jarcento estas grava faktoro, aparte tra unuflanka procezo de « aŭtentigo », celanta ĉiujare klasifiki la landojn laŭ ilia respekto de siaj « devoj venantaj el la internaciaj kontraŭ-drogaj interkonsentoj ».

HEROINO

heroino

Sed la deziro de Usono pri ĝisfina batalo estas foje modifita aŭ eĉ renversita, de la geopolitikaj zorgoj de la prezidejo. De Birmo (Mjanmao) ĝis Nikaragvo, tra Sicilio, la imperativoj de la malvarma milito ofte kondukis la usonajn sekretajn servojn subteni la organizon de vendoretoj de drogoj por financi la lukton kontraŭ la komunisma « minaco ».

La renversiĝo, fare de la usona marista infanterio, de la Panamo-prezidanto Manuel Noriega, eks-aliancano kaj konata drognegocisto, en decembro 1989, komencas tamen novan periodon, dum kiu la « milito kontraŭ drogoj » ricevas geostrategian antaŭenpuŝon, ĉe la fino de la malvarma milito. Rebato de la Drug Enforcement Administration (DEA) super la Central Intelligence Agency (CIA) : la lukto kontraŭ drog-komerco ne plu estas oferata al la geopolitikaj interesoj, ĝi fariĝas ties ĉefa levilo.

Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, tiu milito partoprenas en tiu, pli larĝa, kiu celas « elradikigi terorismon ». Por la strategiistoj de la Pentagono (usona ministrejo pri Defendo), la afgana situacio montras, ke terorismo kaj la fikomercistaj retoj nutras unu la aliajn, eĉ foje konfuziĝas, en la « senjuraj » zonoj forlasitaj de la « falintaj » [« malindaj » ?] ŝtatoj. Sed la gravaj drog-retestroj iel ligitaj al la aliancitaj potenculoj estas malofte ĝenataj.

Kvankam pionira, la alpaŝo de Urugvajo, unua lando, kiu laŭleĝigis la konsumon de kanabo por ne-medicina uzo, ne alvenis kvazaŭ tondrofulmo en blua ĉielo. Pluraj frontoj aperis ĉi lastajn jarojn, surbaze de sama konstato : la nuna sistemo ne nur ne estas efika, ĉar la nombro de konsumantoj ja ne malmultiĝas, sed ĝi estigas serion de flankefikoj malpli kaj malpli akcepteblaj.

Unua fronto, malfermita antaŭ pli ol dek jaroj, antaŭenpuŝas la principon de « redukto de la riskoj », kiu metas la demandojn pri publika sano antaŭ la celo redukti la konsumon. Tiu principo manifestiĝas per programoj de interŝanĝo de injektiloj, malfermo de konsum-salonoj kaj testado de la produkto-kvalito, kiuj ekzistas hodiaŭ en pluraj eŭropaj landoj. Tamen, tiu esprimo restas malpermesita en la rezolucioj de la Komisiono pri drogoj, pro la fortega rezisto de la prohibiciemaj ŝtatoj, gvidataj de Usono kaj Rusujo.

Latin-Amerika ribelo

TIU RIGIDECO, laŭ la esploristo David Bewley-Taylor, estigas procezon de « mola forlaso » : pluraj ŝtatoj (interalie Germanujo, Nederlando, Hispanujo, Britujo, Portugalujo kaj Brazilo) « sin deturnas de la prohibicia normo, ekspluatante la plastikecon de la traktatoj, tamen teknike restante interne de siaj juraj devigoj » [6]. Krome, pli kaj pli viglaj streĉoj aperas inter IOKD kaj la UN-Agentejo taskita pri lukto kontraŭ aidoso (Onusida).

Igi nepunebla la posedon de etaj kvantoj de kanabo estas maniero respekti la internaciajn tekstojn – kiuj malpermesas la laŭleĝigon -, deturnante sin de ilia spirito. La multaj eŭropaj kaj sudamerikaj landoj, kiuj elektis tiun ĉi kompromison, estas motivitaj de varia miksaĵo de zorgoj praktikaj (redukti la rimedojn investotajn por puni la konsumantojn) kaj filozofiaj : konsumo de molaj drogoj estas nur libera dispono pri si mem.

Hodiaŭ, la avangarda rolo longtempe ludata de Nederlando kun ĝia coffee shops-sistemo kiu baziĝas sur nepuneco de vendo, estas imitata de Urugvajo kaj la usonaj ŝtatoj Kolorado kaj Vaŝingtono. Tio tre malkontentigas la IOKD. S-ro Raymond Yans ne forgesis averti Montevideon kontraŭ la konsekvencoj de alpaŝo, kiu minacas « la integrecon de la sistemo de traktatoj » kaj ne hezitis postuli de la prezidanto Barack Obama, ke li, surbaze de la federacia leĝo – kiu malpermesas la laŭleĝigon – nuligu la rezultojn de la referendumoj estigintaj la laŭleĝigon en la cititaj ŝtatoj.

Tria rezisto-akso evoluas de 2012 en la kerno mem de la regiono, kie la lukto kontraŭ drogoj estis kondukata kun plej granda volo, helpe de Usono. Gvidataj de la prezidantoj Juan Manuel Santos (Kolombio) kaj Otto Perez Molina (Gvatemalo), kun la notinda subteno de la meksika prezidanto Enrique Pena Nieto, tiu movado intencas eliri el nevenkebla « milito », kiu kreskigas krimecon kaj korupton, embarasante la tribunalajn sistemojn. Per aŭdaco antaŭe neimagebla, la centr-amerikaj prezidantoj kunvenintaj en marto 2012 en Tegucigalpo (Honduro) aliĝis – en ĉeesto de la usona vicprezidanto Joseph Biden ! – al la propono de Gvatemalo konsideri alternativajn mekanismojn por lukti kontraŭ la drogkomerco, kiel la nepunebligon de la kokain-transito survoje al Usono.

drogoj

drogoj

Tiu iniciato estas des pli konsterna por Vaŝingtono, ke ĝi okazas ene de ĝia rekta influzono, kaj estas subtenata de konservativaj politikaj personecoj. Kvankam la malfortiĝo de la prohibicio-konceptoj ŝajnas nerenversebla, aparte ene de la usona publika opinio, la mezdaŭra estonteco de la internacia regoreĝimo estas malfacile antaŭvidebla. Ĉu fleksebligo de la konvencioj ? Ĉu etendiĝo de la kondutoj « mola forlaso » ? aŭ multobligo de la veraj forlasoj (kiel en Urugvajo), pri kiuj oni malfacile imagas, kiel ili povus esti sankciitaj de UN ? La fortorilatoj sine de la diplomatio de drogoj decidos pri tio.

[1] « International “war” on illegal drugs is failing to curb supply », BMJ Open, 30 septembre 2013,http://blogs.bmj.com.

[2] Vd Johann HARI « Kial Urugvajo laŭleĝigas kanabon »Le Monde diplomatique, Februaro 2014.

[3] « Rapport 2008 », OICS, Vieno, 2009.

[4] « Rapport mondial sur les drogues 2010 », Office des Nations unies contre la drogue et le crime (UN-Ofico kontraŭ drogo kaj krimo), Vieno, 2010.

[5] La ununura konvencio pri drogoj (1961), la konvencio pri la substancoj agantaj al la centra nerva sistemo (1971) kaj la konvencio kontraŭ la neleĝa komerco de drogoj kaj substancoj agantaj al la centra nerva sistemo (1988).

[6] David Bewley-Taylor, « The contemporary international drug control system : A history of the UNGASS decade », IDEAS Reports, London School of Economics, oktobro 2012, www.lse.ac.uk.

François POLET

FONTO : http://eo.mondediplo.com/article.php3?id_article=2031

LE MONDE DIPLOMATIQUE EN ESPERANTO
LE MONDE DIPLOMATIQUE EN ESPERANTO

*********************************************

pri la homaj rajtoj:

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estas dokumento de Unuiĝintaj Nacioj, adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1948 en Palaco Chaillot,Parizo. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas grava, ankaŭ laŭ historia vidpunkto, ĉar ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu universale, t.e. en ĉiu tempo kaj en ĉiu loko, agnoskas homajn rajtojn. Tiu dokumento naskis el indigno kaŭzita fare de la kruelaĵoj okazintaj dum la dua mondmilito kaj do, ĉi tiu Universala Deklaracio konsistigas unu el la fundamentaj dokumentoj verkitaj de UN. Tiu dokumento estas simpla deklaro pri la principoj de Asembleo, do, ĝi ne havas rekte juran valoron, sed konsistigas nur etikkodo. Malgraŭ tio, ĝi estas kreita por difini la esprimon homaj rajtoj de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj mem, kaj aldone, en ĝi ĉeestas valoroj kiujn la ĝenerala internacia juro konsideras nemalhaveblaj (latine ius cogens); sekve multaj postmilitaj internaciaj Ĉartoj (kaj do kun jura valoro) baziĝis sur ĉi tiu Deklaracio.

Pri la preparlaboroj de René Cassin, la ĉefaj dokumentaj bazoj de ĉi tiu Universala Deklaracio estis unue Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kreita kaj proklamita dum Franca Revolucio (1789), la Dekkvar Punktoj de Woodrow Wilson (1918), la kvar principoj de Atlantika Ĉarto de Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill (1941) kaj parte Berna Konvencio pri ekvilibro inter aŭtorrajtoj, kopirajtoj kaj instrurajtoj. La filozofiaj bazoj troveblas ĝenerale ĉe la Klerismo, sed ankaŭ ĉe John Locke, Jean-Jacques Rousseau, Voltaire, Immanuel Kant, Nietzsche kaj ankaŭ Jacques Maritain, kiu persone partoprenis la redaktadon la deklaracion mem.

La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Dekraracio ankaŭ estas fundamento de internacia juro de homaj rajtoj kun Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj)

Jen versio kiu estas parte mallongigita, parte teksto ŝanĝiĝis kaj aldoniĝis. La originala teksto troveblas sur la paĝoUniversala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉe UN.

1. Ni ĉiuj estas liberaj kaj egalvaloraj

Ni ĉiuj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Ni ĉiuj devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.

2.Ne diskriminaciu

Ĉi tiuj rajtoj apartenas al ĉiu, malgraŭ niaj diferencoj.

3.La rajto vivi

Ni ĉiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.

4.Sklaveco forpasis

Neniu havas rajton nin sklavigi. Ni povas sklavigi neniun.

5.Torturado

Neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.

6.Ni ĉiuj havas la saman rajton utiligi la leĝaron.

Mi estas persono, same kiel vi!

7.Ni ĉiuj estas protektataj de la leĝaro.

La leĝaro samas por ĉiu. La leĝoj devus trakti nin ĉiujn same.

8.Egala traktado de jure egalaj tribunaloj.

Kiam ni estas neegale traktitaj, ni ĉiuj povas konsulti la leĝaron.

9.Nejusta mallibereco

Sen bona kialo, neniu havas rajton sendi nin al malliberejo kaj teni nin tie aŭ ellandigi nin.

10.La rajto je proceso

Se ni estas prijuĝataj, oni faru tion publike. La homoj kiuj juĝas pri ni, ne lasu sin influi de aliaj.

11.Senkulpa, krom se kulpo pruvita.

Neniu estu kulpigita pri io, ĝis lia kulpo estas pruvita. Kiam iuj opinias ke ni faris ion maljustan, ni havas rajton evidentigi ke tio ne veras.

12.La rajto je privateco

Neniu provu nin misfamigi. Neniu havas la rajton eniri nian domon aŭ malfermi niajn leterojn.

13.Libereco moviĝi

Ni ĉiuj havas rajton iri en nia lando kien ajn ni volas kaj vojaĝi laŭ niaj deziroj.

14.La rajto je azilo

Se ni timas esti malbone traktotaj en nia propra lando, ni ĉiuj havas rajton fuĝi al alia lando por esti sekuraj.

15.La rajto je ŝtataneco

Ni ĉiuj havas rajton aparteni al iu lando.

16.Geedziĝo kaj familio

Ĉiu plenkreskulo havas la rajton edz(in)iĝi kaj fondi familion, se li aŭ ŝi tion deziras. Viroj kaj virinoj havas egalajn rajtojn.

17.Aferoj kiuj estas viaj

Ĉiu havas la rajton posedi aŭ dividi siajn posedaĵojn. Neniu devus forpreni niajn aferojn sen bona kialo.

18.Libereco pensi

Ni ĉiuj havas la rajton kredi kion ni volas kredi, havi religion aŭ ŝanĝi je religio se ni tion deziras.

19.Libere diri kion vi volas

Ni ĉiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas, diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj.

20.Renkonti homojn kie ajn

Ni ĉiuj havas la rajton renkonti niajn geamikojn kaj pace kunlabori por defendi niajn rajtojn. Neniu povas devigi nin aparteni al grupo, se ni tion ne volas.

21.La rajto je demokratio

Ni ĉiuj havas la rajton partopreni en la registaro de nia lando. Oni devus permesi al ĉiu plenkreskulo elekti siajn gvidantojn.

22.La rajto je sociala sekureco

Ni ĉiuj havas la rajton je loĝado, medicina zorgo, edukado, zorgo pri infanoj kaj, se maljunaj aŭ malsanaj, sufiĉe da mono por vivi kaj por medicina helpo laŭ la disponeblaj rimedoj.

23.La rajto de la dungito

Ĉiu plenkreskulo havas la rajton praktiki metion, kontraŭ justa salajro kaj la rajton membri en sindikato.

24.La rajto ludi

Ni ĉiuj havas la rajton ripozi post laboro kaj malstreĉiĝi.

25.Lito kaj ion por manĝi

Ni ĉiuj havas la rajton je bona vivo. Patrinoj kaj infanoj, maljunuloj, senlaboruloj aŭ handikapuloj, ĉiuj homoj rajtas je bonaj prizorgoj.

26.La rajto pri edukado

Edukado estas rajto. Elementa edukado devus esti senpaga. Ni devus lerni pri Unuiĝintaj Nacioj kaj pri tio kiel trakti kun aliaj homoj. Niaj gepatroj povas elekti kion ni lernu.

27.Kulturo kaj aŭtora rajto

La aŭtora rajto protektas ies artistajn kreaĵojn kaj tion kion li aŭ ŝi verkis. Laŭ ĉi tiu aŭtorrajta leĝo aliaj ne rajtas tion transpreni sen permeso. Ni ĉiuj havas la rajton je nia propra vivstilo. Ni havas la rajton profiti la bonajn aferojn de la vivo kiujn donas kulturo kaj scienco al ni.

28.Libera kaj egalrajta mondo

Devas ekzisti certa ordo tiel ke ni ĉiuj disponas niajn rajtojn kaj liberecojn en nia lando kaj ĉie en la mondo.

29.Niaj respondecoj

Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu sola estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco. Rilate aliajn homojn ni havas devon kaj ni devus protekti iliajn rajtojn kaj liberecojn.

30. Neniu povas de ni forpreni ĉi tiujn rajtojn kaj liberecojn.

*********************************************

Drogpolitiko de KoloradWikipedia’s Drug policy of Colorado as translated by GramTrans


Usono deklaras
de Kolorado havas diversajn politikojn limigantajn la produktadon, vendon, kaj uzon de malsamaj substancoj.

Ekzistas du aroj de politikoj en Kolorado rilatiganta al kanab uzo, tiuj por medikamenta uzo kaj por distra uzo.Kanabo

Distra

Ekde la leĝigo de Kolorado-Amendo 64, plenkreskuloj en aĝo de 21 aŭ pli malnovaj povas kultivi ĝis ses kanabplantojn (kun ne pli ol la duono estante maturaj florplantoj) private en ŝlosita regiono, laŭleĝe posedas ĉiun kanabon de la plantoj kiujn ili kreskas (tiel longe kiel ĝi restas kie ĝi estis kreskigita), [1] laŭleĝe posedas ĝis unu uncon da kanabo vojaĝante, [2] kaj evoluas kiel donaco ĝis unun uncon al aliaj civitanoj en aĝo de 21 jaroj aŭ pli aĝaj. [3] Konsumo estas permesita en maniero simila al alkoholo, kun ekvivalentaj deliktoj proskribite por movado. [4] Konsumo publika restas kontraŭleĝa. [5] [6] [7] Amendo 64 ankaŭ zorgas pri licencado de kultivadinstalaĵoj, produktaj produktado-instalaĵoj, testantaj instalaĵojn, kaj podetalbutikojn. [8] Vizitantoj kaj turistoj en Kolorado povas uzi kaj aĉeti mariĥuanon, sed ne povas preni ĝin el la ŝtato, kaj ĝi estas malpermesita en Denvero Internacia Flughaveno.

Guberniestro Hickenlooper subskribis plurajn fakturojn en leĝon la 28-an de majo 2013 efektivigante la rekomendojn de la specialtrupo en la Implementation of Amendment (Efektivigo de Amendment) 64. [10] [11] [12] [13] La 9-an de septembro 2013, la Colorado Department of Revenue (Kolorado Sekcio de Enspezo) enkondukis finajn regularojn por distraj mariĥuanpotencularoj, efektivigante la Colorado Retail Marijuana Code (HB 13-1317). [14] La 16-an de septembro 2013, la Denvera urbodelegitaro enkondukis preskribon por podetalaj mariĥuanpotencularoj.

La unuaj butikoj oficiale malfermiĝis la 1-an de januaro 2014. [16] La ŝtato prepariĝis por enfluo de turistoj kun ekstraj policistoj poŝtite en Denvero. Sekurectimoj kondukis al oficialuloj serĉantaj limigi uzon de la medikamento en popularaj skiejoj. [17] Laŭ Quinnipiac University-enketo liberigis la 21-an de julio 2014, Coloradan’oj daŭre apogis la ŝtatleĝigon de mariĥuano por distra uzo proksime de marĝeno de 54-43 procentoj. En la sama tempo, la balotenketo indikis 66 procentojn de balotantoj tie kanabo-uzo pensas devus esti laŭleĝa en privataj hejmoj kaj en nur-por-membroj, sed ne devus esti laŭleĝa en drinkejoj, kluboj aŭ distrejoj kie alkoholo estas servita. Sesdek-unu procentoj de respondantoj ankaŭ diris leĝojn reguligi kanabo-uzon devus esti same striktaj kiel leĝoj reguligantaj alkoholuzon.

Kuracista esploro

La 7-an de novembro 2000, 54% de Kolorado-balotantoj aprobis Amendon 20, por kiu ŝanĝis la Ŝtatkonstitucion por permesi la uzon de kanabo en la ŝtato aprobis pacientojn kun skriba medicina konsento. Sub tiu leĝo, pacientoj povas posedi ĝis 2 uncojn da medikamenta kanabo kaj povas kultivi ne pli ol ses kanabplantoj (ne pli ol tri el tiuj maturaj florplantoj en tempo). Pacientoj kiuj estas kaptitaj kun pli ol tio en sia posedo povas kvereli “jesa defendo de medicina neceso” sed ne estas protektitaj sub ŝtatleĝo kun la rajtoj de tiuj kiuj restas ene de la gvidlinioj fiksitaj antaŭen fare de la ŝtato. [19] Krome, kuracistoj, dum farado de pacienca rekomendo al la ŝtato povas rekomendi la rajtojn posedi kroman medicinon kaj kultivi kromajn plantojn, pro la specifaj medicinaj bezonoj de la paciento. Kondiĉoj rekonitaj por medicina kanabo en Kolorado inkludas: kaĥeksio; kancero; kronika doloro; kronikaj nervasistemaj malsanoj; epilepsio kaj aliaj malsanoj karakterizitaj per epilepsiatakoj; glaŭkomo; HIV aidoso; multloka sklerozo kaj aliaj malsanoj karakterizitaj per muskolspasteco; kajnaŭzo. Medicinaj kanabpacientoj daŭre estas sub la ekzamenado de federacia juro. Plie, pacientoj eble ne uzas medicinan kanabon en publikaj lokoj aŭ en iu loko kie ili estas en simpla projekcio, aŭ en iu maniero kiu povas endanĝerigi aliajn (tio inkludas funkciigi veturilon aŭ maŝinaron post medicinizado). Kolorado-medicinaj kanabpacientoj ne povas plenigi receptojn en apoteko ĉar sub federacia juro, kanabo estas klasifikita kiel horaro mi narkotas. Anstataŭe, pacientoj povas ricevi medicinon de agnoskita flegisto aŭ ne-ŝtat-filiigita klubo aŭ organizo, kutime nomita apoteko. Apotekoj en Kolorado ofertas vicon da kanabtrostreĉoj kun malsamaj kvalitoj, same kiel diversaj “edible’oj” aŭ manĝvaroj kiuj enhavas kanabon. Certaj apotekoj ankaŭ ofertas al pacientoj semojn kaj “klonojn” por tiuj kiuj volas kreskigi sian propran medicinon.

En April 2013, la Colorado Court of Appeals (Koloradaj tribunalo de apelacioj) tenis en Coats v. Dish Network ke ĉar mariĥuano restas kontraŭ federacia juro, dungantoj povas utiligi tiun normon prefere ol ŝtatleĝon kiel raciaĵo por malpermesado ke eksterlabora laboristo uzas, kaj ne estas ligitaj fare de Lawful Activities Statute de Kolorado: [21]

La primara demando antaŭ ni estas ĉu federacie malpermesita sed ŝtat-aprobita medicina kanabo-uzo estas “laŭleĝa agado” sub parto 24-34-402.5, C.R.S. 2012, Lawful Activities Statute de Kolorado. Se ĝi estas, dungantoj en Kolorado estus praktike malpermesitaj en maldungado de dungito por eksterlabora uzo de medicina mariĥuano, ĉiaokaze ke tia uzo estis malobee al federacia juro. Ni finas, sur konkludado de diferenca de la analizo de la urba tribunalo, ke tia uzo ne estas “laŭleĝa agado.”

DUID/DWAI

Kiel ĉiuj aliaj ŝtatoj, movi sub la influon de mariĥuano (aŭ DUID) estas kontraŭleĝaj en Kolorado. Sed male al aliaj ŝtatoj, Kolorado-juro ne nomumas memstaran fakturigon por DUID; prefere, la delikto estas dividita en la ĝeneralajn deliktojn de veturado sub la influo (DUI) aŭ veturado dum kapablo difektis (DWAI).

Historio

Kanabo unue estis krimigita en Kolorado la 30-an de marto 1917. [25] [26] Favore al kunteksto, ekzakte unu semajnon poste la 6-an de aprilo 1917 Usono deklaris sin militon sur Germanio; en novembro 1914 Kolorado balotantoj aprobis la 22-an Konstitucian amendon al la Kolorada Konstitucio, ankaŭ konata kiel la Malpermeso-Amendo, malpermesante alkoholon komenciĝantan januaron 1, 1916; [27] kaj la 18-an de decembro 1917 la Dekoka- Amendo (establanta la Malpermeson) estis proponita fare de la Kongreso.
.

Franca humuro: La ŝtato deziras bonan jaron al la « Monde diplomatique »

Etikedoj

, , , ,

Pieter_Bruegel_blinduloj

http://eo.mondediplo.com/article2179.html

KELKAJN tagojn antaŭ la julfesto, la ŝtato decidis, ke nia gazeto ne ĝuos la strategian fonduson por disvolvado de la gazetaro por la jaro 2014. Tiu helpo, kiu atingis en 2013 la grandegan sumon de … 18.611 eŭroj, celas favori la internacian disradiadon de francaj publikigaĵoj. Tia celo ŝajnis tamen perfekte tajlorita por Le Monde diplomatique, kiu faras proksimume kvinonon de siaj vendoj eksterlande kaj disvastigas tra la mondo kvardek sep eldonojn en dudek ok lingvoj.

Ne eblas alie ol kredi, ke la ministrejo pri kulturo kaj pri komunikado kovras nian gazeton per aparta tenero. En 2012, Le Monde diplomatique tronis je la 178-a pozicio el la ducent plej helpataj gazetoj. Multe post Télécâble Satellite Hebdo (27-a), Closer (91-a) aŭ Le Journal de Mickey (93-a), dum la helpoj al la gazetaro pretendas kuraĝigi la“liberan komunikadon de la pensoj kaj de la opinioj” kaj “klerigi la civitanon”. En 2013, ni malaperis el la listo, dum L’Opinion, la duonoficiala ĵurnalo de la “Movado de la entreprenoj de Francujo” (Medfe), lanĉita per la mono de s-ro Bernard Arnault, la plej granda riĉaĵo de Francujo, ja eniris tiun liston. En 2014, la ŝtato do trovis la rimedon por amputi la magran restaĵon de la helpoj, kiujn nia gazeto ankoraŭ ricevis.

Inter ili troviĝas la poŝtaj tarifoj specifaj por la gazetaro. Antaŭ tie, ĉio ŝajnas esti farita por ke ni restu sensuspektaj pri misuzo de publikaj helpoj. Efektive, la ŝtato kompensas plej larĝanime la poŝtan sendadon de politikaj kaj ĝeneralaj informgazetoj, kondiĉe ke ili estu ĉiutagaj aŭ maksimume … semajnaj. Domaĝe por nia monatulo. Lastan decembron, la abonintoj de la Point kaj de la Échos povis aprezi la efikon de tiu kriterio de periodeco, ĉar ili malkovris en siaj leterkestoj kun siaj favorataj gazetoj pezajn suplementojn kun reklamo, kiuj svarmas en tiu tempo de festoj. En la plasta filmo, kiu entenas la gazeton Les Echos, la giganta kajero Limigita serio de iomete pli ol funto (525 gramoj precize) plena de reklampaĝoj havis krome kelkajn artikolojn, kaj ĉio sendita de la poŝto je tarifo malaltega sed kompensata de la ŝtato. La gazeto Le Pointkun sia suplemento en brila papero « Speciala[-n eldonon] donacoj » Koloroj de festojde 372 gramoj kun mizera ĉefartikolo, sed kun 155 paĝoj da reklamo venis en la leterkestojn surkoste de la impostpaganto, ĉiam nome de la « libera komunikado de pensoj kaj de opinioj ».

Tiu kriterio de periodeco akrigos siajn efikojn en 2015. Por Les Echos, Le Point kaj iliaj reklamanoncistoj, la poŝtaj tarifaltigoj limiĝos al 4,9 elcentoj. Por Le Monde diplomatique ili estos 8,8 elcentoj.

Nia gazeto ĉerpas sian forton nur el du fontoj : sia eldona projekto kaj siaj legantoj. Ni do direktas nin al tiuj ĉi. La donaco senimpostigita restas la plej bona rimedo por devigi la ŝtaton korekti, malgraŭvole, la karikaturecan malmoralaĵon de ĝia sistemo de helpo al la gazetaro.

La redaktejo de Le Monde diplomatique.

Jes!

JES

Aldona rimarko por la Esperantaj legantoj

Ĉar sumoj de mondonacoj al la gazeto povas esti deduktitaj de la imposto verŝajne nur por gazeto en la lando, en kiu vi pagas impostojn, tia mondonaco imposte utilas al vi ‒ depende de la impost-leĝaro de via lando ‒ verŝajne nur, se vi donacas ĝin al la eldono de Le Monde diplomatique aperanta en via lando. Se vi intencas donaci iom gravan sumon, tiam mi tamen proponas sendi leteron al la redaktejo de vialanda Le Monde diplomatique kun la peto transkontigi la koncernan sumon al la pariza skipo … kiu ja faras la grandegan laboron de esplorado kaj analizado.

Se la impost-leĝaro de via lando ne favoras gazetojn, aŭ se pro ia kialo ne eblas donaci monon al vialanda Le Monde diplomatique, tiam kompreneble restas ankaŭ la ebleco aliĝi al la asocio « Amikoj de Le Monde diplomatique » en via regiono kaj donaci sumon al ĝi.

Alia ebleco ‒ kaj verŝajne ĉiurilate plej taŭga ‒ konsistas en mondonaco al la Esperanta speco de « Amikoj de Le Monde diplomatique », kiu estas la Monda Asembleo Socia (MAS). Ĉu vi por tio ricevas malaltigon de viaj impostoj, tio ankaŭ dependas de la impostleĝo de via lando, se vi deklaras la donacon kiel donacon al Esperanto. Se vi transkontigas monon por Le Monde diplomatique al MAS, tiam menciu, en la kialo de la transkontigo, “por Le Monde diplomatique”. Tiam ni, fine de ĉiu jaro, transkontigos tiujn sumojn al la ja meritplena pariza skipo.

La konto de la MAS ĉe la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas :

MASX-I

Vilhelmo LUTERMANO.

http://eo.mondediplo.com/article2179.html

http://eo.mondediplo.com/

BRUEGEL

Vidu ankaŭ (nur por plenaĝuloj!) :