…ĉar ni ĉiuj estas ŝarli!

La Mitomaniul'

La hieraŭa atenco kontraŭ la satira ĵurnalo « Charlie Hebdo », kiu jam mortigis 14 homojn (el kiuj gravaj desegnistoj kiel Cabu, Charb kaj Wolinski) estas atenco  ne nur kontraŭ libereco, sed ankaŭ kontraŭ la tuta animo de Francio.

Sed, ĉu « religiemuloj » ne scias, ke animo neniam mortas ?!

La rajto informi, eĉ kritiki kaj moki, tio estas libereco de ĵurnalismo, kiun ni, francoj, alte taksas.

Ni francoj, inkluzive de la francaj islamanoj, estas sentimaj kaj unuiĝintaj kontraŭ blinda barbareco.

Ili estas nur kovardaj kaj izolitaj murdistoj, kaj murdistoj neniel rajtas sin nomi je nomo de iu ajn dio aŭ religio.

NI ĈIUJ ESTAS CHARLIE !

Charlie

(el http://gejaj-petolajhoj.blogspot.fr/ )

View original post

Advertisements