Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , , , ,

PLATANO “Levu La Manon!”

elsxuti la KD

http://hiphopesperanto.blogspot.fr/

Muziko pruntita de Necro
Dum promenad’, ĉe fest’, aŭ ĉe laborejo
Refari kion faris Solĵenistein’ en Kelo
Parkerigi tekstojn, konstrui etajn mantrojn
Ludi poemiston kvazaŭ estus arto
Kiam eblas kuŝi ĉion al blanka paĝo
Resti sur nuaĝ’ ĝis ekstaras repaĵo
Rekopii milfoje, denove elektronike
Ŝalti mikrofonon kaj «loudspeaker» re
Prilabori denove vortharmonion
Rememoru bonan tempon de pioniro
Restu ĉe la ritmo: unu, du, tri, kvar
Okuloj al papero – vidi kion sekvas
Kaj se vi ne ŝatas, ne vere gravas
Neniu aŭskultas, verdire vi pravas
Mi ne memoras pri rest’ de l’ teksto
Mi pensis pri tiu kantreven : testo
Kantreveno:
Ĉiuj, ĉiuj levu la manon
Rep’ fluas kvazaŭ malferma krano
Ĉiuj, ĉiuj levu la manon
Ĉi-tie pro vi repas la Platano (2x)
Iom pli da son’, iom pli da alkoholo
Kune kun skoch’ reprezentas malnovan skolon
Frakasa sonbat’ rompos vian kolon
Mi neniam respektis ilian protokolon
Pikaj rimoj surpapere
Diamentoj eĉ brilas subrivere
Konsentite, mi ne estas Wiliam Auld
Facile de akademi’ povas ili aŭdi
Sed mi repas laŭ tradicia stil’
Same kiel por la dub’ Chaka Demus & Pliers
Revenas al la fonto kiel metodist’
Amik’ desegnis ion por tiu eta disk’
subgrunda gangstera labor’, kuzoj
Plua pruvaĵo por estontaj akuzoj
Nova bona KoDo por EO-merkato
Ĝuste sub sun’. Kie dormas la kato
Ne, vi ne scias al kio mia stil’ similas
Kaj se vi sciu, sciu ke ĉiuj min imitas
Do mi tiras linion inter mi kaj malvero
Frapas kalkan’, ĵetas en aer’ polveron
Mi nur senlimigas eblecon de la homaro
Kompano, mi ne pagos krompagon
Male mi ŝtelos moneron de la kaso
Mi nur uzas mian kapablon kiel Picasso
Vi nur uzu vian buŝon por diri ion
Vortojn miajn eniros kapojn eĉ sen glitilo
Mekanike paniku, pafklikas la metodo
Dank’al kio espo-rep’ nuntempe eksplodas?
Dank’al al vi kaj ĉiuj kiuj subtenas
Ne venkeblas kiam mikrofonon tenas
Mi kaj ĝi brilas dum oni nin lumigas
Sed post lum’ verdire mi humilas

elsxuti la KD (zip)

SeMo_paroloj (pdf)

Advertisements