Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone (el la libera folio)
http://www.liberafolio.org/2015/aperis-senpaga-esperanto-klavaro-por-iphone
de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-24 21:30
Slava Ŝkljajev rakontas al Libera Folio, ke li volis fari propran klavaron por iPhone jam en septembro 2014, kiam Apple anoncis la novan operacian sistemon, kiu permesas instaladon de novaj klavaroj.
Tiam li tamen ne trovis facilan manieron imiti la funkciadon de la enkonstruita klavaro, kaj portempe rezignis pri la projekto. Kiam li revenis al la ideo dum la jarŝanĝa libertempo, montriĝis ke la situacio ŝanĝiĝis.
– Mi trovis Tasty Imitation Keyboard, kiu bone povas imiti klavaron de iPhone. Realigi esperantan klavararanĝon post tio estis facile. Mi esploris aliajn klavarojn konstruitajn per Tasty Imitation Keyboard por vidi kiel ili aspektas en App Store. Mi trovis Punjabi Keyboard de Kulpreet Chilana kaj Esperanto-Klavaro de Chuck Smith. Mi tre malŝatis ke la dua kostas 5 dolarojn kaj krome havas grandan senutilan logotipon.
Do, Slava Ŝkljajev decidis fari propran, senkostan Esperanto-klavaron.
– Prepari la pakaĵon por submeti ĝin al App Store postulis iom da tempo. Entute mi pasigis du tagojn laborante sur la klavaro. Mi submetis mian klavaron la 11-an de januaro kaj ĝi estis aprobita la 19-an.
La klavar-aranĝo estas identa kun tiu de Chuck Smith, kiu siavice identas kun la Esperanto-klavaro de Android. En la senpaga klavaro de Slava Ŝkljajev tamen mankas kelkaj utilaj agordoj, kiuj troviĝas en la klavaro de Chuck Smith.
– Mia klavaro kaj tiu de Chuck Smith estas tre similaj, ĉar ambaŭ estas bazitaj sur Tasty Imitation Keyboard. Mia klavaro ne havas linion kun logotipo. Momente ĝi ankaŭ ne havas klavon por agordoj, ĉar mi volas realigi la agordojn en alia, pli bona maniero.