De la kontraŭleĝaj vendistoj al la apotekistoj
Kial Urugvajo laŭleĝigas kanabon
de  Johann HARI (el “Le Monde Diplomatique” en esperanto – februaro 2014 )
fonto: http://eo.mondediplo.com/article2028.html

(mi petas, vidu ankaŭ tiun ĉi afiŝon:
https://morfinema.wordpress.com/2015/01/13/pri-la-kanabo-1/ )

EN MEKSIKO, portretoj de malaperintoj pendas sur muroj, kvazaŭ estus enorma reklamkampanjo organizita de hom-komercisto. Laŭ la organizaĵo Human Rights Watch, pli ol sesdek mil meksikanoj perdis sian vivon en la « millito kontraŭ drogo » lanĉita en 2006 de la eksa prezidanto Felipe Calderon. Tiu amasbuĉado sin nutras el du interkruciĝintaj fontoj : unuflanke, Usono transportas monon kaj armilojn ĉe la alian flankon de la Rio Grande por subpremi la komercon de drogoj ; aliflanke, la karteloj disputas inter si la regadon de la liveradaj cirkvitoj [1]. Kiel diras la verkisto Charles Bowden, la milito kontraŭ drogo kombiniĝas kun la milito por la drogo. Ambaŭ estas same mortigaj.

Ĝis antaŭ mallonga tempo, ia fatalismo dominis, inspirita de la konstato, ke la sovaĝeco ne povas esti haltigita, sed nur delokita. Sed depost du jaroj, gvidantoj de Latin-Ameriko, inter kiuj la kolombia prezidanto Juan Manuel Santos, publike konsideras forlasi la dogmon pri subpremado kaj apliki malsaman politikon – la sola, kiu, laŭ ili, kapablas elradikigi la drogmerkaton. Tiun vojon nun laŭiras Urugvajo. Ĝia prezidanto, s-ro José Mujica estas maltipa gvidanto. Ano de la Tupamaros-guerilo en la 1970-aj jaroj, li restis malliberigita en puto dum du jaroj kaj duono. Elektiĝinte en novembro 2009 prezidanto, li ne instaliĝis en la orumita prezidejo-palaco sed daŭre loĝas en sia dometo kun lada tegmento, en popola kvartalo de Montevideo. Li donacas 87 % de sia ŝtatestra salajro al organismoj por helpo al sociala loĝado kaj ofte uzas buson por iri al siaj rendevuoj.

tio ne estas kristnaskarbo sed tre bela kanaba planto!

tio ne estas kristnaskarbo sed tre bela kanaba planto!

Ĉe la origino de perforto

EN JULIO 2013, la deputitoj de lia koalicio adoptigis leĝon permesantan kultivadon de kanabo sur la nacia teritorio kaj ĝian vendon al plenkreskuloj. La konsumantoj povas de nun aĉeti sian ŝatatan herbon en apotekoj, kun maksimumo de kvardek gramoj monate, aŭ mem kultivi ĝin, ĝis ses plantoj por unu mastrumo. Estas la unua fojo, ke lando rekte malobeas la traktatojn de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) malpermesantajn la uzon de kanabo.

« Jam de pli ol cent jaroj ni iel ajn aplikadas subpremajn politikojn al la drogo-demando, klarigas s-ro Mujica. Kaj, post cent jaroj, ni konkludis, ke tiuj politikoj nekontesteble fiaskis. »  Lia ministro pri defendo, s-ro Eleŭtorio Huidobro – alia eksmembro de la Tupamaros, ankaŭ restinta plurajn jarojn en puto -, resumas la ekkonsciiĝon, kiu igis lian landon transiri tiun historian paŝon : « Se ni ne faras tion nun, tio, kio okazis en Meksiko, ankaŭ okazos ĉe ni. Kaj ni estos en tre malbona situacio. »Urugvajo ja situas sur unu el la ĉefaj kontinentaj vojoj de la drogoj, uzata de la boliviakokaino kaj de la paragvaja kanabo, antaŭ ilia transporto al Eŭropo. Laŭ la deputito Sebastian Sabini, unu el tri murdoj en la lando estas ligita al la drogo-komerco.

Estas la prohibicio-politiko, insistas s-ro Huidobro, kiu kreis la drog-fikomercon kaj la perforton, kiu fontas el ĝi : « Rifuzante laŭleĝigi la komercon de haŝiŝo, oni nur metas la profitojn de tiu merkato en la manojn de krimuloj kaj transformas ilin en potencan institucion. » En neleĝa ekonomio, la konfliktoj ne solviĝas ĉe tribunaloj, sed per teroro. Same kiel alkohol-prohibicio naskis Al Capone kaj la amasmurdon de la Sankta Valentino [2], la bando de la Zetas kaj la senfina buĉado, kiu funebrigas la nordon de Meksiko estas naturaj fruktoj de la drogomalpermeso. « La usona milito kontraŭ drogo rezultigas pli da damaĝoj ol haŝiŝo mem, opinias s-ro Huidobro. Ĝi kaŭzas ege pli multe da viktimoj, estigas multe pli da nestabileco. Ĝi metas al la planedo problemon multe pli gravan ol iu ajn drogo. La kuracilo estas pli terura ol la malsano. »

La registaro de s-ro Mujica konsideras elradikigon de la drogokomerco kiel ne atingeblan celon. La UN-slogano – « Mondo sen drogo. Ni povas ĝin fari ! » » ŝajnas al li absurdaĵo. La ĝenerala sekretario de la prezidejo, s-ro Diego Canepa, argumentas, ke la ĥemia modifo de la konscio respondas al deziro nedisigeble asociita al la homa specio, kiu manifestiĝis en ĉiuj konataj socioj.

Sendi la armeon nur efikas deloki la komercon kelkajn centojn da kilometroj malproksime. La fakuloj nomas tion la « balonefiko » : kiam vi enpuŝas fingron en aerplenan sakon, ĝia cirkonferenco kreskas pro la premo. La produktejoj atakitaj en Kolombio reaperis en Bolivio, la detruitaj retoj en Karibujo rekonstruiĝis en Meksiko, ktp. Oni nur povas retropuŝi la problemon, sed ne forigi ĝin.

El tiu konstato, s-ro Mujica klonkludis, ke « ĉar la merkato jam ekzistas, necesas ĝin reguligi, eltiri ĝin el mallumo por senigi la fikomercistojn je ĝi. » En Usono, la laŭleĝigo de alkoholo en 1933 ĉesigis la kriman komercon de alkoholo kaj la murdojn inter konkurantoj. La bierfaristo Budweiser ne estas filantropo, sed tamen li ne luktas por sia komerco murdante la dungitojn de Guinness… Sammaniere, la laŭleĝigo de kanabo – kaj ĝia vendado en apotekoj posedantaj permesilon – forprenas la panon el la buŝoj de la organizita krimularo. Krome, la elprenitaj impostoj povas esti uzataj por financi kuracejojn por toksomaniuloj kaj programojn por eviti drogokonsumon.

??????

Haŝiŝ-cigaredoj apud suĉbombonoj

LA SUDAMERIKAJ subtenantoj de la laŭleĝigo tute ne intencas defendi la utilon de kanabo nek instigi ĝian konsumon – la prezidanto Mujica ne hezitis kvalifiki la uzantojn de dolĉaj drogoj : « nabos », insulteta vorto, kiu signifas « napo ». Ili taksis, ke haŝiŝcigaredo ne estas pli malutila ol glaso da alkoholo, kaj ke do necesas ĝin toleri.

La urugvajaj reformistoj sciis, ke ili trafos indignon de la prohibiciistoj. De jardekoj, tiuj lastaj svingas la minacan bildon de la laŭleĝigo, sinonima de ĥaoso kaj diboĉado, kiu invitos infanojn kuri al la bombonvendisto por aĉeti drogojn. Al tio la urugvajanoj respondas, ke ĥaoso ja estas tio, kion ilia kontinento nuntempe suferas. Ilia reformo celas ekzakte la malon : repreni regadon de la merkato por ĝin mastri. Laŭ ili, precipe la adoleskuloj profitos el tio. Ĉe junuloj, regula konsumado de kanabo povas difekti ties mensajn kapablojn : estas do vivgrave deadmoni ilin pri ĝi. Sed junaj usonanoj preferas aĉeti haŝiŝon ol alkoholo [3], ĉar neleĝa komercisto malofte postulas la identigilon de kliento… Apotekisto, male, emas respekti la leĝon, ĉar se ne, li eble perdos sian permesilon.

Tra la tuta mondo, multaj leĝfarantoj kaj policistoj private rekonas la avantaĝojn de la laŭleĝigo. En Urugvajo, ili tion diras laŭte kaj agas konsekvence. Kial ili, kial ĉi tie ? Kial la obstakloj, aliloke nesupereblaj, – inertoforto, timo de la publika opinio, timo malplaĉi al Usono [4] – estas pli facile venkeblaj en Urugvajo ol aliloke ?

Pluraj faktoroj kombiniĝas por tio. La unua estas la vigleco de la kontraŭprohibicia movado, vigligita de serio da laŭtaj maljustaĵoj. En aprilo 2011, ekzemple, 66-jara instruistino de la armea Akademio, estas arestita ĉar ŝi kreskigis hejme kelkajn kanabo-plantojn. Ŝi povas esti punata per dudek monatoj da mallibereco, pro neleĝa komercocela produktado. Tiam teksiĝas vasta subtenoreto, al kiu la junaj parlamentanoj de la Movado de Popola Partopreno (MPP), la partio de s-ro Mujica, asociiĝas, aktivante por la laŭleĝigo.

Sammomente, la aŭtoritato de Usono ekŝanceliĝas. Kolorado– kaj Vaŝingtono-ŝtatoj adoptis en 2013 leĝon referendume aprobitan, kiu laŭleĝigas uzon, produktadon kaj vendon de haŝiŝo. La usonaj respondeculoj estas de tiam malpli bone poziciitaj por admoni aŭ puni la ŝtatojn, kiuj deziras same agi.

Fine, la populareco kaj la volfirmeco de la urugvaja prezidanto ludis ĉefan rolon. Iu, kiu transvivis en puto dum jaroj estas sendube pli bone armita por rezisti al la premoj, internaj aŭ eksteraj.

Ĝis nun, s-ro Mujica kaj liaj aliancanoj tamen ne sukcesis aliĝigi al sia afero la plimulton de siaj samlandanoj. Kvankam la laŭleĝigo ricevas kreskantan aprobon, ĝi ankoraŭ ricevas 60 % da malfavoraj opinioj en la opinienketoj. La oponantoj havas tri argumentojn. Unue, la efiko de « neesperita profito » : « Kiam vi laŭleĝigas drogon, la homoj tuj konsumas pli da ĝi », asertas la deputitino Veronica Alonzo. Tiu argumento ŝajnas sana prudento, sed ĝi tamen estas kontraŭdirita de la faktoj. En Nederlando, kie vendo de kanabo en la cofffee shops estas permesata de 1976 (la respondeculoj rezignis pri formala laŭleĝigo por ne kontraŭi tro videble la traktatojn de UN), la konsumantoj estas nur 5 % de la loĝantaro, kompare kun 6,3 % en Usono kaj 7 % en la tuta Eŭropunio [5]. La minaco de amaskurado al la apotekoj ŝajnas do fantasmo.

Ĉu baldaŭ la vico de kokaino ?

LA DUA timo estas, ke la laŭleĝigo de kanabo instigos la uzantojn anstataŭi ĝin per la malmildaj drogoj, aparte la pasta base, derivaĵo de kokaino komparebla al krako, kiu havas detruan efikon en la marĝenoj de la urugvaja socio. Estas la teorio de la « malferma pordo » : eta malvirto necese kondukos al pli grava malvirto. La Doktoro Raquel Peyraube, fakulo pri traktado de la toksomaniuloj, ne kredas je ĝi. Laŭ ŝi, estas male la prohibicio, kiu, per la monopolo donita al la neleĝaj komercistoj, orientas la konsumantojn de kanabo al la multe pli danĝeraj produktoj. « En superbazaro, vi aĉetas aĵojn, kiujn vi ne bezonas, ĉar oni metas ilin sub vian nazon, aŭ oni iel igas ilin allogaj, ŝi klarigas. Sammaniere, la neleĝaj vendistoj provas provizi al siaj klientoj kokainon aŭ aliajn produktojn. Prohibicio favoras la malmildajn drogojn. » Tiun analizon konfirmas freŝdata pristudaĵo de la Open Society Foundations, la reto de fondaĵoj kreita de la miliardulo George Soros : ĝi demonstras, ke Nederlando havas la plej malaltan procentaĵon de toksomaniuloj en Eŭropo, precize ĉar ĝi malhelpis kanabon esti najbaro de la malmildaj drogoj [6].

La Doktoro Peyraube kritikas ankaŭ la ideon, laŭ kiu la laŭleĝigo de kanabo kaŭzos kreskon de la nombro de skizofreniuloj. Se ekzistus ligo inter la haŝiŝo kaj apero de tiu ĉi malsano, ŝi diras, la nombro de skizofreniuloj estus eksplode kreskinta dum la lastaj jardekoj, ĉar neniu neas, ke la kanabo-konsumo ne ĉesis kreski en tre multaj landoj : sed ĝi restis stabila. Laŭ ŝi, tamen, la ebleco, ke skizofreniuloj konsumas pli ofte kanabon ol la mezumo, pro ĝia malstreĉiga efiko, ja ekzistas ; tio povus klarigi la korelativecon.

Al tiuj kritikoj aldoniĝas alia, pli serioza, pri kiu zorgas la urugvaja administracio. La kanabo-laŭleĝigo ja reduktos la merkaton de la neleĝaj drogoj, sed ĝi lasas senŝanĝa la komercon de la plej profitdonaj produktoj. Por vere ŝanceli la povon de la karteloj, kohereco devus instigi nin iri antaŭen kaj reguligi la cirkuladon de ĉiuj drogoj, por kiuj ekzistas forta mendo. Por iuj el ili, kiel ekstazio aŭ kokaino, necesos enkadrigi la vendadon ; por aliaj, kiel ekzemple heroino,pli singarde estus sendube distribuado nur laŭ kuracista preskribo, kiel montras la eksperimentoj faritaj en Svisujo.

« Tio postulos longan tempon, rekonas s-ro Sabini, la homo de la MPP, kiu plej engaĝiĝis por la reformo. Sed kiam venos la vico de la aliaj drogoj, ni estos pretaj por pledi nian aferon antaŭ la publiko. » Tiu, kiun la observantoj konsideras kiel la estonta posteulo de la ŝtatestro jam anoncis sian intencon laŭleĝigi kokainon.

?????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????

Ĉu ekzistas alia vojo ? Kial persisti daŭrigi tion, kion s-ro Huidobro nomas « jam perditan » militon ? Atendante, ke la politikuloj de sia lando bonvolos respondi tiun demandon, la meksikanino Emma Veleta priploras la malaperon de ok siaj familianoj, rabitaj kaj malliberigitaj de fikomercistoj kun probabla kompliceco de la lokaj respondeculoj [7]. Kiel observis David Simon, la kreinto de la televida serio The Wire, Usono eble deziros konduki sian militon kontraŭ drogoj « ĝis la lasta meksikano » [8].

Johann HARI

http://eo.mondediplo.com/article2028.html

Le Monde Diplo en esperanto (senpage)

(Cxu vi ne scias, kio estas “Le Monde Diplomatique”? Bonvolu Klaki cxi tie! )

http://eo.wikipedia.org/wiki/Le_Monde_diplomatique

(mi petas, vidu ankaŭ tiun ĉi afiŝon:
https://morfinema.wordpress.com/2015/01/13/pri-la-kanabo-1/ )

Ĉefpaĝo

Le Monde Diplo en esperanto (senpage)

http://www.esperanto.net

Advertisements