Etikedoj
Ahmed Duma, Egiptio, Egiptujo, esperanto, neniam milito inter ni, novajxo, Revolucio
El la blogo : Neniam milito inter ni : http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/02/egiptio-porciama-malliberejo-por-230-aktivuloj-de-la-revolucio.html
05/02/2015
Foto : Ahmed Duma, unu el la emblemaj figuroj de la egipta revolucia junularo, estis porĉiame kondamnita la 4an de februaro en Kairo – AFP / Mohamed EL-RAAY
Ahmed Duma, unu el la plej emblemaj figuroj de la egipta revolucia junularo, kaj 229 aliaj aktivuloj estis kondamnitaj al porĉiama malliberejo fare de tribunalo en Kairo.
Porĉiama malliberejo por Duma kaj 229 aliaj akuzitoj », titolas la kaira ĵurnalo centra-maldekstra Al-Shorouk. Ahmed Duma, 26-jaraĝa, estas emblema figuro de la egipta revolucia junularo. Same, multaj el ties kun-akuzitoj venas de la maldekstra movado Junularo de la 6a de aprilo, avangardo de la kontestado sub la antaŭa reĝimo Mubarak, poste kontraŭ la posteulo de tiu ĉi, Mohamed Morsi, membro de Islama frataro.
Aliparte, 39 neplenaĝuloj estis kondamnitaj al dek jaroj de malliberejo. Ĉiuj estis akuzitaj pri « kontraŭleĝa kolektiĝo » kaj « publika tumulto » ĉar ili partoprenis al la manifestacio kiu okazis dum pluraj tagoj en decembro 2011 antaŭ la sidejo de la Ministrara Konsilio, apud la placo Tharir en Kairo.
La ĵurnalo raportas ke post la verdikto « la unua reago de Duma estis premi la manon de la juĝisto, ridetante al li ». Al kio la juĝisto respondis : « Ni ne estas sur la placo Tharir. Iom da deteniĝo, alie mi aldonas sep jarojn da malliberejo pro ofendo al justico. »
Fine de 2014, la egipta justico organizis amasan proceson kontraŭ la Islama frataro, kun centoj da mortokondamno.